![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Izolita punkto (kurbo) |
En topologio, punkto x de aro S estas nomita kiel izolita punkto, se tie ekzistas najbareco de x ne enhavanta aliajn punktojn de S.
Aparte, en eŭklida spaco (aŭ en metrika spaco), x estas izolita punkto de S, se oni povas trovi malfermitan pilko ĉirkaŭ x kiu ne enhavas aliajn punktojn de S.
Ekvivalente, punkto x estas ne izolita se kaj nur se x estas limiga punkto.
Aro kiu estas farita nur de izolitaj punktoj estas nomita kiel diskreta aro . Diskreta subaro de eŭklida spaco estas kalkulebla; tamen, aro povas esti kalkulebla sed ne diskreta, ekzemple racionalaj nombroj.
Fermita aro sen izolitaj punktoj estas nomita kiel perfekta aro.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search